Historia Judismo

Ilustraĵo pri la eldetruo de Jerusalemo, el Nuremberga Kroniko.

Historia judismo estas unu el la fazoj de hebreismo. La historion de judajmo oni igas tradicie komencanta kun la deportado al Babilono de la 587 a.K. (la tieldirita "ekzilo babilona"), kiu malaperigis la regnon de Jehuda (la norda izraela reĝlando en kiu jam malmulte tuj post la morto de Salomono estis komenciĝinta la procezo de sinkretismo kun la religioj de la kanaanaj popoloj, estis detruita jam 135 jaroj antaŭe, en 722 a.K., iniciate de Salmanassar la 5-a, asira imperiestro.)

Kun la babilona okupo de la regno de Jehuda, do, kompletiĝas la hebrea disporo de la dek du izraelaj triboj komenciĝinta kun la asira okupo de la Norda Regno. Nur parto de tiuj havis poste la eblecon reveni patrujon kaj rekonstrui la Duan Templon.[1].

La restaĵo de Izraelo kaj la perditaj triboj de Izraelo rekonstruiĝintaj post la reveno el la babilona ekzilo, inkluzivis parton de iuj triboj kaj la tutan tribon de Jehuda, nome la sola restanta fidela al la mitzvot, nome al la hebreaj preceptoj. El la nomo de tiu tribo, Jehuda, devenas la termino judismo.

La hebreoj de Palestino kaj tiuj vivantaj fore (en Aleksandrio, en Babilono ktp) formis religian komunumon unuigitan de la monoteisma kredo, la studo pri la Leĝo (Torao) kaj la mesia espero: kelktempe post la reveno el la ekzilo, la religia aktiveco rekomenciĝis en la Templo de Jerusalemo, sed la palestina judismo provizas al si novajn instituciojn: la Sinedrio kaj la sinagogo, kie skribistoj kaj leĝdoktoroj akiras ĉiam pli altan pozicion.

  1. Sacchi, p. 53.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search